Kiu estas la “bicikla lando” en la mondo?
Mirinda Publikigita: 2023-09-17 14:17:13

Hodiaŭ, la 17a de septembro estas la Monda Bicikla Tago. La tago estis inciatita de Komisiono de Homaj Loĝejoj de UN, Medio-Programo de UN, Monda Organizo pri Sano kaj aliaj internaciaj organizoj kune kun ĉina entrepreno Pekina Mobike Kompanio, kiu sin dediĉas al scienca solvo de trafika demando kaj entreprenis pri dividita biciklo. La tago estis difinita celebre al 200 jariĝo de invento de biciklo. 

Kiu estas la “bicikla lando” en la mondo? Eble via respondo estas Ĉinio kaj Nederlando. Estas vere, ke la nombro de bicikloj en Nederlando estas pli multa ol ĝia loĝantaro. La 12a de majo estas la Tutlanda Bicikla Tago de Nederlando, tamen fakte biciklo aperas ĉie en la lando kaj estas uzata de nederlandanoj ĉiutage. 

Laŭ statistiko, 9 el 10 danoj havas biciklon. La nombro de loĝantoj de Kopenhago estas 672 mil, sed la kvanto de bicikloj superis unu milionon. Danoj ofte prenas biciklon kiel ĉefan trafikilon por mallonga veturado kaj prenas aŭtobuson, metroon, ŝipon aŭ trajnon por iom malproksima vojaĝo. En Kopenhago, 34% da loĝantoj prenas biciklon al la laborejo kaj 58% de urbanoj ĉiutage uzas biciklon. En 2014 kiam dana eksministro pri trafiko Pia Olsen Dihel vizitis Ĉinion, ŝi prenis biciklon por iri de hotelo al la dana ambasadorejo en Ĉinio. 

Ankaŭ Finlando estas granda bicikla lando. Biciklo iam servis kiel ĉefa veturilo de ĝia armea trupo Jaeger (jääkäri).

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree