Antaŭrigardo de la elstaraĵoj de la Azia Sportkonkurso
Lucia Publikigita: 2023-09-17 17:56:11

Proksimiĝas la malfermo de la Azia Sportkonkurso, kaj ĉi-jara gastiganto-urbo Hangzhou jam estas preta. Ĉu vi scias, kie estas aplikata la "verda, inteligenta, ŝparema kaj civilizita" koncepto en ĉi-jara Azia Sportkonkurso? Ni kune rigardu! 

"Verda elektro" lumigas la Azian Sportkonkurson

Estas entute 87 trejnaj kaj konkursaj ejoj por la ĉi-jara Azia Sportkonkurso, el kiuj 65 kaj ĉi-rilataj instalaĵoj atingis cent-procentan verdan elektroprovizadon. Ĉi tiu verda elektro venas de fotovoltaaj kaj ventoenergiaj centraloj en okcidenta Ĉinio kiel Xinjiang, Qinghai kaj Interna Mongolio, kiuj estas for de Hangzhou je 2 000 ĝis 3 000 kilometroj. Sur la antikva Silka Vojo, kamelkaravanoj iam transportis varojn, sed nun, tre alttensiaj kradoj kun miloj da voltoj transportas "venton" kaj "lumon", lumigante la konkursejojn.

Ciferecaj Aziaj Ludoj

Ĉu vi volas proksime sentu la etoson de la Azia Sportkonkurso?  Per interreto vi povas eniru la metaverson de la unua grandskala internacia ampleksa sportkunveno de la mondo. Ĉi tie, vi povas vojaĝi tra la bela pejzaĝo de la urbo kaj paroli kun la maskotoj de la sportkonkurso; Vi povas fariĝi cifereca torĉoportanto kaj atesti la torĉan stafetadon de la sportkonkurso. Vi povas ankaŭ sperti la rolon de atletoj partoprenantaj en la konkurso. Spertu la pasion de la konkurso per la metaverso.

Teknologio helpas ŝpareman funkciadon de konkursojn

En la sporta halo kaj naĝejo de la Hangzhou-a Olimpika Sport-Centro estas distribuitaj vertikale kaj horizontale 210 inteligentaj lumtuboj. Tiuj lumtuboj povas enkonduki naturan lumon en la ejojn dumtage. La inteligenta lumgvida sistemo ankaŭ povas aŭtomate ĝustigi la optimuman lumbrilecon kaj energikonsumon, kun funkcia daŭro de ĝis 25 jaroj. Ĉi tio povas ŝpari 100 000 kilovatojn da elektro ĉiujare. Surbaze de la normo de 3 000 kilovatoj da elektrokonsumo po familio jare, tio estas proksimume egala al la elektrokonsumo de unu familio en 33 jaroj.

La lumo de "civilizacio" en la medalo

Kiom da tradicia kultura ĉarmo enhavas malgranda medalo? 

La fronto de medalo de la Azia Sportkonkurso baziĝas sur la arta laboro de Ma Yuan, majstro de pentrado en la Suda Song-dinastio, kaj la dorso de la medalo estas formita kiel kvadrata sigelo, kio signifas, ke la atletoj lasos bonan spuron dum la Azia Sportkonkurso. La ĝenerala formo de la medalo inspiriĝis de kulturo Liangzhu. La ruino de Liangzhu estis sukcese enigita en la liston de mondaj heredaĵoj en 2019, pruvante la antikvan rizkultivan civilizacion kaj urban civilizacion de Ĉinio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree