Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun indonezia vicprezidento
Yu Publikigita: 2023-09-17 16:59:30

Ĉina ĉefministro Li Qiang sabate renkontiĝis kun indonezia vicprezidento Ma'ruf Amin en Nanning, la ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio volas plue kunlinigi sian disvolvan strategion kun Indonezio, akceli profundigon de altkvalita kunlaboro en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj kreskigi pli altnormajn kaj daŭripovajn projektojn, kiuj liveras avantaĝojn al homoj, por atingi pli da kungajnaj rezultoj en kunlaboro.

Li diris, ke la du flankoj devas plibonigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampoj de edukado, kulturo kaj turismo, junularo kaj sporto, por nutri la popolan amikecon. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi multflankan kunlaboron kun Indonezio, kune sekurigui la unuecon kaj centrecon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), konservi la ĝustan direkton de orient-azia kunlaboro, kaj injekti pli da stabileco kaj pozitiva energio en regionan kaj tutmondan disvolviĝon.

Ma'ruf Amin esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia subteno al Indonezio kiel deĵoranta prezidanto de ASOAL kaj diris, ke lia lando volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio, komerco kaj Interpopolaj interŝanĝoj, fortigi kunordigon kaj Kunlaboron en regionaj kaj multflankaj aferoj, subteni unu la alian, kaj puŝi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree