Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro en Nanning
Yu Publikigita: 2023-09-17 17:01:03

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh sabate en Nanning, la ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, promesante alporti duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Li diris, ke Ĉinio rigardas rilatojn kun Vjetnamio kiel prioritaton en sia najbara diplomatio, kaj laboros kun Vjetnamio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la plej altaj gvidantoj de la du partioj, plifortigi altnivelan gvidadon, subteni unu la alian, sekurigi komunajn strategiajn interesojn kaj alporti duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Li akcentis, ke Ĉinio volas grandigi reciprokprofitan kunlaboron kun Vjetnamio kaj importi pli da bone vendataj bonkvalitaj produktoj el Vjetnamio, esplori malfermon kaj altgradigon de havenoj, akceli la konstruadon de inteligentaj havenoj por liveri pli da oportuno al duflanka komerco kaj plifortigi kunlaboron en fervoja konektebleco, ĉefaj mineralaĵoj kaj aliaj kampoj por kune konstrui reciprokprofitan, stabilan kaj senbaran industriĉenan kaj provizĉenan sistemon.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas vastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron pri junularo, edukado, medicina turismo kaj aliaj kampoj por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj, kaj ke la du flankoj devas sin devontigi plu al traktado de malkonsentoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj labori man-enmane por subteni egalecon kaj justecon.

Pham Minh Chinh estas en Ĉinio por ĉeesti la 20an Ekspozicion de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree