Ĉina ambasadoro faris komunan parolon nome de evoluantaj landoj
Pluveta Publikigita: 2023-09-18 19:29:45

La 15an de septembro en la 54-a Sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, ambasadoro Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, faris komunan parolon nome de Egiptio, Sud-Afriko, Bolivio, Pakistano kaj aliaj evoluantaj landoj, alvokante ekvilibre antaŭenpuŝi ĉiujn homrajtojn.

La komuna parolo montris, ke ne estas prioritato por homaj rajtoj, kaj oni ne estu favorata super aliaj. Ĉiuj partioj devas fari konstrueman dialogon kaj kunlaboron surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kaj antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn en ekvilibra maniero. La komuna deklaro emfazis, ke nuntempe ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj ne povas ricevi egalan atenton kiel civilaj kaj politikaj rajtoj, plue pliakrigante la malegalecon. La komuna parolo alvokis la Unuiĝintajn Naciojn preni solvadon de problemoj kiel sian deirpunkton kaj korekti la historian maljustecon, ke investo en ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj delonge estas pli malmulta en la politikaj rajtoj de civitanoj. La Konsilio pri Homaj Rajtoj kaj la Alta Komisarejo pri Homaj Rajtoj devus doni ekzemplon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree