Usona mediato: Polarizo stagnigis usonan demokration
Pluveta Publikigita: 2023-09-18 16:06:26

Usona mediato USA Today raportis la 14-an de septembro, ke la polarizo de Usono endanĝerigis demokration. La fido de usonanoj al ŝlosilaj ŝtataj institucioj (kriminala justeco, la Kongreso, polico, publikaj lernejoj, ktp.) estas ĉe aŭ proksime al la plej malalta nivelo. Homoj emas ne aŭskulti opiniojn de nefidindaj homoj aŭ organizoj, kaj enketo de Pew Research Center en la lasta jaro trovis, ke 72% de la respublikanoj kredis, ke demokratoj estas malpli honestaj kaj pli malmoralaj ol aliaj usonanoj, kaj pli ol 60% de la demokratoj kulpigas respublikanojn pri ĉi tiuj mankoj. La malcedemo inter la du partioj stagnigis demokration kaj malebligis al Usono havi registaron por la popolo kaj de la popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree