Wang Yi renkontiĝis kun usona konsilisto pri nacia sekureco Sullivan
Yu Publikigita: 2023-09-18 20:33:40

Altrangaj oficialuloj el Ĉinio kaj Usono kelkfoje kunvenis en Malto sabate kaj dimanĉe, konsentante subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj konsiliĝi pri azi-pacifikaj aferoj, maraj aferoj kaj eksteraj politikoj.

La kunvenoj estis okazigitaj inter Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, akcentis, ke la tajvana demando estas la unua ruĝa linio, kiu ne devas esti trairita en la ĉina-usonaj rilatoj kaj Usono devas observi la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn kaj plenumi sian promeson ne subteni "tajvanan sendependecon".

La du flankoj faris sinceran, substancan kaj konstrueman strategian komunikadon pri stabiligo kaj plibonigo de ĉina-usonaj rilatoj.

Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio havas fortan endogenan movforton kaj sekvas neeviteblan historian logikon kaj ĝi ne povas esti haltigita. Li aldonis, ke la legitima rajto de la ĉina popolo al disvolviĝo ne povas esti forprenita.

La du flankoj konsentis plue efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum renkontiĝo en Balio, konservi altnivelajn interŝanĝojn, kaj daŭrigi konsiliĝon inter la du landoj pri azi-pacifikaj aferoj, maraj aferoj kaj eksteraj politikoj.

La du flankoj diskutis pri rimedoj por plu subteni kaj faciligi personarajn interŝanĝojn inter la du landoj. Ili diskutis ankaŭ pri la situacio en la azi-pacifika regiono, Ukrainio, la Korea Duoninsulo kaj aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree