Ĉina ĉefministro: Rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL fariĝis plej sukcesa kaj dinamika modelo en azi-pacifika kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-09-18 09:08:38

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) fariĝis la plej sukcesa kaj dinamika modelo en regiona azi-pacifika kunlaboro, kaj evidenta ekzemplo por akcelo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por ĉiuj.

Li faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la 20a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL kaj la 20a Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL en Nanning, la ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Li diris, ke la Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL atestis la kontinuan disvolviĝon de duflankaj rilatoj de post sia fondiĝo antaŭ 20 jaroj, kaj la du flankoj ĉiam strebis por sia fortigo per unuiĝo, kungajna kunlaboro kaj konsidero pri la mondo.

Li alvokis klopodojn krei favoran medion kondukantan al disvolviĝo, prospero, paco kaj trankvilo, por ke la disvolviĝo de unu lando povu pli bone profitigi najbarajn landojn kaj homojn en la regiono. Li diris, ke Ĉinio volas vastigi kunlaboron kun ASOAL en la kampoj kiel kulturo, turismo, trejnado kaj junularo por akceli la reciprokan komprenon kaj amikecon inter iliaj popoloj kaj tiel profundigi emocian integriĝon.

"Ĉinio firme subtenas la regionan kunlaboron kun ASOAL kiel la centro. Ĝi daŭre sinergiigos la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolvaj strategioj de aliaj landoj, kaj plu antaŭenigos regionan ekonomian integriĝon," Li aldonis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree