De kie venas bizaraj fenomenoj de “nul-dolara aĉeto” kaj “rapid-rabo” en Usono
Yu Publikigita: 2023-09-19 17:48:46

"Malantaŭ la ‘nul-dolara aĉeto’ kaj ‘rapid-rabo’ estas efektive organizitaj krimoj." En la pasintaj tagoj, usonaj interretaj uzantoj esprimis sian indignon en sociaj retejoj per diversaj afiŝoj.

Similaj kazoj lastatempe okazis en Usono. Laŭ raporto de la Nacia Detalada Federacio de Usono, organizitaj krimoj kontraŭ la detalada industrio en 2022 pliiĝis je 26,5% en la tuta Usono kompare kun 2021. En 2021, la perdoj de la usona detalad-komerca industrio kalkuliĝis al 94,5 miliardoj da usonaj dolaroj. La sumo estis pli granda ol tiu de 90,8 miliardoj da dolaroj en 2020  Proparolanto de la usona ĉena apoteko Walgreens diris, ke la elspezo por sekureca gardo en ĉiuj filioj en San-Francisko estis 46-oble pli granda ol la meza nivelo de ĉenaj vendejoj tutlande.

Konsidere pri la severaj raboj, la usona polico devas pliigi la leĝplenuman intensecon. Tamen la usonaj policaj aŭtoritatoj nuntempe alfrontas "nesufiĉecon de dungitoj". Laŭ esploro, la nombro de eksiĝintaj policanoj en 2022 pliiĝis je 47% kompare kun 2019.

Krome, ankaŭ la manko de puno subtenis ŝtelojn. Laŭ la Akto 47, kiu estis adoptita en la usona ŝtato Kalifornio en 2014, ŝtelo de malpli ol 950 usonaj dolaroj estas nur klasifikita kiel delikto.

Kial "rapid-rabo" aperas pli kaj pli ofte en Usono? Kiam vi serĉas respondajn raportojn de la usonaj amaskomunikiloj pri tio en ĉi tiu jaro, vi povas ekscii, ke tiaj krimoj atingis la kulminon en aŭgusto. Laŭ la usona Ministerio pri Laboro, la senlaboreco en Usono atingis la plej altan nivelon en aŭgusto ekde februaro 2022.

Laŭ la usona Ministerio pri Komerco, la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Usono kreskis je pli ol 2% en la unua duono de 2023, kio estis priskribita kiel "multe pli bona ol atendite". Tamen la nuna stato estas konfuza. De januaro ĝis majo de la kuranta jaro, la komerca, industria kaj civila elektrokonsumo en Usono malpliiĝis je 3%, 2% kaj 7% respektive kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Neil Bradley, plenuma vicprezidanto de la Usona Komerca Ĉambro, diris, ke la detalada industrio okupas kvaronon de ĉiuj laborpostenoj ĉiujare. Atenco al ĉi tiu industrio certe influos la usonan ekonomion. La bizaraj fenomenoj de "nul-dolara aĉeto" kaj "rapid-rabo" ne estas koincidaj. Ili reflektas la strukturajn malavantaĝojn de la usona ekonomio kaj la mankon de socia administrado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree