Ni klopodas por ke Ĉadio frue havu propran kuraciston de patologia fako
Ĝoja Publikigita: 2023-09-19 08:56:34

La 2-a de aŭgusto, 2023, merkrede, serena

Mi estas membro de la 18-a ĉina kuraca teamo helpanta Ĉadion kaj kuracisto de patologia fako de la Unua Hospitalo Dependa de Nanchang-Universitato. Mi memoras, kiam mi estis informita pri baldaŭa misio en Ĉadio por helpi ĝian kuracadon, mi estis kaj emocia kaj maltrankvila. Ĉar tiu ĉi estas mia unua eksterlanda vojaĝo kaj interrete estis trovitaj tre malmultaj informoj pri la nekonata lando Ĉadio, kaj tiam mi nur sciis, ke Ĝadio situas en la centra Afriko kaj najbaras de Saharo kun tutjara sekeco kaj nesufiĉa pluvo. Post flugado de pli ol 40 horoj mi kaj kolegoj atingis Ĉadion. Elirinte la aviadilon, pro varmego mi ŝajne tuj enirus en hejtfornon.

Mi laboras en Hospitalo de Amikeco Ĉadio-Ĉina, kie antaŭ 2016 ne troviĝis patologia fako kaj ĉi fakaj medicinistoj, tial por diagnozo necesis sendi specimenojn al Francio, Kamerunio kaj aliaj landoj, kio kostis multe da mono kaj tempo. En 2016, Wan Hongping, medicinisto de la patologia fako de la Unua Hospitalo Dependa de Nanchang-Universitato fondis la patologian fakon de Hospitalo de Amikeco Ĉadio-Ĉina, ankaŭ la unuan patologian fakon en la historio de Ĉadio. Ankaŭ Wan fariĝis la ununura patologia kuracisto de Ĉadio tiam. Ekde 2016 en Ĝadio malsanuloj povas ricevi precezan patologian diagnozon kaj pli ĝustatempan kaj pli efikan kuracadon. Estas fama en Ĝadio la perfekta lerteco kaj preciza diagnozo de ĉinaj medicinistoj, tial la patologia fako tiea ricevas ekzemplerojn proprajn, ankaŭ ekzemplerojn de aliaj hospitaloj en la tuta lando.

Por kultivi patologiajn medicinistojn necesas longa periodo. En Ĉinio la periodo normale daŭras ĉirkaŭ kvin jaroj por ke kuracisto unuapaŝe enoficiĝu. En Ĝadio post kelkjara kultivado nun estas kelkaj fundamente kvalifikaj lokaj patologiaj teknikistoj, sed pro malsama kultiva sistemo, ankoraŭ tre mankas plenkvalifika patologia medicinisto. Ni daŭre klopodas por ke Ĝadio frue havu propran patologian mediciniston.

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de sendado de ĉinaj kuracaj teamoj al aliaj landoj, ankaŭ la 45-a datreveno de helpado de ĉina provinco Jiangxi al Ĝadio. Nun mi ricevas la "stafetbastoneton" de helpado al Ĝadio en la patologia fako, mi donos ĉiun mian energion, efektivigante la spiriton "ne timi malfacilon, volonte fari kontribuon, savi mortantojn kaj kuraci vunditojn kun senlima amo", por lasi "ĉinan kuracan teamon ne forlasontan". Mi ankaŭ faros endan kontribuon al pliigo de amikeco inter la du popoloj kaj akcelo de konstruado de prisana komunumo por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree