Han Zheng respektive intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de UN kaj usona ŝtatsekretario
Pluveta Publikigita: 2023-09-19 17:53:01

La 18an de septembro laŭ la loka tempo ĉina vicprezidanto Han Zheng respektive intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres kaj usona ŝtatsekretario Antony Blinken dum sia ĉeesto al Ĝenerala Asembleo de la UN.

Intervidiĝante kun Guterres, Han diris, ke ju pli kompleksa kaj severa estas la internacia situacio, des pli necesas subteni aŭtentan multflankismon kaj havi fortan UN. La vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, la Iniciato Zono kaj Vojo, la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civilizacia Iniciato proponitaj de Ĉinio tre kongruas kun la idealoj kaj celoj de UN.

Han diris dum renkontiĝo kun Blinken, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-usonaj rilatoj utilas al ambaŭ landoj kaj la mondo. Disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco prefere ol defio al Usono, kaj gajno prefere ol risko. La du flankoj povas atingi reciprokan sukceson kaj komunan prosperon. Ĉinio tenas kontinuecon kaj stabilecon en sia politiko al Usono, kaj ĉiam rigardas kaj traktas la rilatojn kun Usono konforme al la tri principoj de reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajna kunlaboro proponita de prezidanto Xi Jinping. Li esprimis esperon, ke Usono kunlaboros kun Ĉinio por renkonti unu la alian duonvoje, efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Balio, faros praktikajn agojn, kreos favorajn kondiĉojn, faros pli por plifortigi komprenon, reciprokan konfidon kaj kunlaboron, kaj revenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono sur sanan kaj stabilan vojon por profitigi la du landojn kaj eĉ la mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree