Libro de diskurso de Xi pri homaj rajtoj eldoniĝis en 6 pliaj fremdaj lingvoj
Yu Publikigita: 2023-09-19 17:50:46

Elektita kompilaĵo de la diskurso de Xi Jinping pri homaj rajtoj nun haveblas en la araba, portugala, germana, svahila, urdua kaj vjetnama lingvoj.

La libro, kompilita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, uzas naŭ temojn por sisteme registri la rimarkojn de Xi pri respekto kaj protekto de homaj rajtoj.

La fremdlingvaj versioj estis eldonitaj de la Fremdlingva Eldonejo kaj celis helpi al alilandaj legantoj aprezi la diskurson de Xi pri homaj rajtoj kaj kompreni kion Ĉinio faris por respekti kaj protekti homajn rajtojn kaj ankaŭ la proponojn de Ĉinio pri plibonigo de la tutmonda regado pri homaj rajtoj.

En 2022, la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo publikigis la ĉina-anglan, ĉina-francan, ĉina-rusan, ĉina-hispanan kaj ĉina-japanan versiojn de la libro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree