Antaŭtagmeze de la 19a de septembro en la ĉina urbo Luzhou inaŭguriĝis la 2a Ekspozicio de Tutmondaj Geografi-Indikaj Produktoj. Vicprezidanto de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsiliĝa Konferenco, Ma Peihua, faris paroladon kaj deklaris la ekspozicion malfermita.
En ĉi-foja ekspozicio unuafoje estas starigita gastiganto de honoro, kiu estas Italio. En la ekspozicio partoprenis 861 entreprenoj tutmondaj kaj eksponiĝis pli ol 3 000 produktoj.