Kontraŭsubvencia enketo de EU havas “protektisman” nuancon
Yu Publikigita: 2023-09-20 21:00:45

Ursula von der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, lastatempe anoncis la komencon de kontraŭsubvencia enketo pri ĉinaj elektraj veturiloj. Multaj homoj el la eŭropa ekonomia rondo kaj aŭtomobila industrio opinias, ke la decido de EU havas evidentan "protektisman" nuancon kaj estigos tarifan militon inter Eŭropo kaj Ĉinio, kio ne utilas al la disvolviĝo de la eŭropa aŭtomobila industrio.

Ĉinio kaj EU estas profunde integritaj en la aŭtomobila industrio, kaj kunlaboro en la kampo de elektraj veturiloj estas en plena disvolviĝo, kio estas "kungajna" por ambaŭ flankoj. Ola Källenius, ĝenerala direktoro de la firmao Mercedes Benz en Germanio, deklaris, ke malfermo de merkato estas la motoro por ekonomia kresko kaj kreado de riĉaĵoj. "Ni tenu la merkaton malfermita kaj lasu merkatajn partoprenantojn strebi por tio.” La brita ĵurnalo The Daily Telegraph diris, ke nur ekonomiaj perdintoj sin turnas al protektismo, kaj la ago reflekti proprajn malfortaĵojn per kaŝiĝo malantaŭ altaj muroj de protektismo estas neakceptebla.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree