Kanado kaj Hindio forpelis diplomatojn unu al alia pro mortigo de gvidanto Sikhismo en Kanado
Pluveta Publikigita: 2023-09-20 15:06:06

En junio de la kuranta jaro, gvidanto de Sikhismo estis pafmortigita en Kanado. Lastatempe Kanado diris, ke Hindio eble rilatas al la pafmortigo. Tiu akuzo streĉis la dulandajn rilatojn. Nun Kanado kaj Hindio jam deklaris forpeli diplomaton unu al la alia.

La 18an de septembro laŭ la loka tempo kanada ĉefministro Justin Trudeau diris, ke en la pasintaj kelkaj semajnoj la kanada polico aktive enketis iun “fidindan” akuzon montrantan, ke iu hinda spiono iagrade rilatas al la pafmortigo al Hardeep Singh Nijjar, kanada civitano kaj gvidanto de Sikhismo. Trudeau emfazis, ke la kanada registaro prenos ian ajn necesan rimedon por fiksi la respondecon pri ĉi tiu murdo.

Samtage kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Melanie Joly deklaris, ke Kanado jam forpelis iun hindan gravan diplomaton. Ŝi diris, ke la diplomato estas respondeculo de la hinda sekreta agentejo en Kanado. Ŝi aldonis, ke Kanado enketos la fakton kaj jam sciigis usonan prezidento Joe Biden kaj britan ĉefministron Rishi Sunak pri la afero.

La 19an de septembro laŭ la loka tempo, responde al la akuzo de Kanado, la hinda flanko diris, ke la akuzo de Kanado estas "absurda" kaj "senbaza" kun malbona intenco, kaj deklaris forpeli iun altrangan kanadan diplomaton, kiu devas foriri Hindion ene de 5 tagoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree