Xi sendis gratulan mesaĝon al nepala prezidento okaze de Nacia Tago de Nepalo
Pluveta Publikigita: 2023-09-20 20:58:32

La 20an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al nepala prezidento Ram Chandra Poudel okaze de la Nacia Tago de Nepalo.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Nepalo estas strategiaj partneroj de eterna amikeco orientita al disvolviĝo kaj prospero. La du landoj ĉiam respektis unu la alian, egale traktis unu la alian kaj antaŭeniris man-en-mane. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo daŭre disvolviĝis en sana kaj stabila maniero. La du flankoj atingis fruktodonajn rezultojn en altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, politika reciproka konfido senĉese plifortiĝis, kaj la tradicia amikeco ĉiam profundiĝis. Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo kaj volas labori kun prezidento Poudel por gvidi la dulandajn rilatojn kaj diverskampan kunlaboron por atingi novan progreson kaj alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

    Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis gratulajn mesaĝojn al siaj paraleluloj de Nepalo okaze de la Nacia Tago de Nepalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree