Speciala raportanto de homrajta konsilio de UN alvokis doni atenton al ellaso de nuklepoluita akvo en maron fare de Japanio
Yu Publikigita: 2023-09-20 17:14:06

Li Shouping, fakulo de la Ĉina Societo de Esploro pri Homaj Rajtoj, akcentis en sia parolado en la 54a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj la 19an de septembro, ke la media rajto kunhavata de la homaro estas kolektiva homa rajto, tial la administrado kaj dispono de danĝeraj substancoj neniam estas privata afero de iu lando. Spite al la forta pridubo kaj opono de la internacia komunumo, la japana registaro unuflanke komencis la ellason de akvo poluita dum la nuklea akcidento de Fukuŝimo. Ĝiaj agoj estas transdoni la riskon al la mondo kaj daŭrigi la doloron al estontaj generacioj de la homaro. Ĉi tio estas malobservo de la rajtoj de la homaro pri sano, disvolviĝo kaj medio kaj eĉ povas esti krimo kontraŭ la homaro.

La parolado de la ĉina delegito vekis fortajn eĥojn. Speciala raportanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN alvokis la internacian komunumon atenti la demandon pri ellaso de nuklepoluita akvo en la maron fare de Japanio.

La speciala raportanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN diris, ke esploro montris, ke ellaso de granda kvanto da nuklepoluita akvo eĉ kun malgranda radiad-kvanto en la maron ankoraŭ havos nemezureblajn sekvojn al la ekosistemo. La internacia komunumo devas atenti la demandon pri la ellaso de nuklepoluita akvo en la maron fare de Japanio, kaj la ekzistantaj internaciaj sekurecaj normoj pri ellaso de nuklepoluita akvo en la maron urĝe devas esti ĝisdatigitaj. Li diris ankaŭ, ke li kiel laboranto de speciala mekanismo starigita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj plu atenteme observos la demandon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree