Li Xi faris oficialan kaj amikan viziton al Kubo
Pluveta Publikigita: 2023-09-20 14:55:25

De la 16a ĝis la 18a de septembro invitite de Kuba Komunista Partio, Li Xi, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris oficialan kaj amikan viziton al Kubo.

Intervidiĝante kun Miguel Diaz-Canel, la unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto, Li transdonis sinceran saluton de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la KPĈ. Li diris, ke post la 20a Nacia Kongreso de la Centra Komitato de la KPĈ ĝenerala sekretario Xi dufoje intervidiĝis kun Diaz-Canel, kio klare montris disvolvan direkton de la ĉina-kubaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Kubo efektivigi gravajn komunajn konsentojn de la du gvidantoj, profunde fari interŝanĝojn pri regado de la Partio kaj la lando, disvolvi kunlaboron en diversaj kampoj, daŭre subteni unu la alian pri la demandoj tuŝantaj kernajn interesojn kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la Partioj kaj la disvolviĝon de socialismaj aferoj. Ĉinio volas kune kun Kubo antaŭenigi Tutmondan Disvolvan Iniciaton, Tutmondan Sekurecan Iniciaton, Tutmondon Civilizacian Iniciaton por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Diaz-Canel petis Li transdoni lian sinceran saluton al Xi Jinping kaj diris, ke Ĉinio firme staris kun tutmondaj sudaj landoj kaj forte protektis la komunajn interesojn de evoluantaj landoj, kaj ke Kubo dankas Ĉinion pro la helpo al la ekonomia kaj social disvolviĝo de la lando. Kubo volas fari amikajn interŝanĝojn kun la KPĈ kaj antaŭenigi efikan kunlaboron kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al batalo de la kuba popolo kontraŭ la unuflanka blokado kaj firme subtenas la tutmondajn iniciatojn prezentitajn de ĝenerala sekretario Xi. Diaz-Canel deziras plenan sukceson al la 3a Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree