Lastatempe en la 45a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato okazinta en Riado de Saud-Arabio, estis aprobita, ke la kultura pejzaĝo de antikva teo-arbaro de Jingmai-monto de Pu’er en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio estas la monda heredaĵo kaj la nombro de mondaj heredaĵoj de Ĉinio multiĝis al 57.
Post la 10a jarcento lokanoj de la Jingmai-monto trovis kaj konis sovaĝajn teo-arbojn kaj utiligis la arbaran ekologian sistemon. Post miljara protektado kaj disvolvado, la teo-arboj kaj la homoj harmonie kunekzistas.