Xi ĉeestos malferman ceremonion de 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou
Pluveta Publikigita: 2023-09-21 15:37:55

La 21an de septembro, Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke en la 22a kaj 23a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou, kaj aranĝos bonvenigan bankedon kaj duflankajn okazaĵojn por eksterlandaj gvidantoj ĉeestantaj al la malferma ceremonio.

La eksterlandaj gvidantoj ĉeestantaj al la malferma ceremonio en Ĉinio estas reĝo Norodom Sihamoni de Kamboĝo, siria prezidento Bashar al-Assad, kuvajta kronprinco Ŝejko Meshal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, nepala ĉefministro Pushpa Kamal Dahal Prachanda, ĉefministro de Orienta Timoro Xanana Gusmao, sudkorea ĉefministro Han Duck-soo kaj prezidanto de malsupra ĉambro de malajzia parlamento Johari bin Abdul.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree