Ganaa metiisto kreis “bambuan mirindecon”
Mirinda Publikigita: 2023-09-21 10:05:37

George Sapon naskiĝis en Ganao kaj en sia 18-a aĝo li iris al la ĉefurbo Akro por vivtenado. Kaŭze de troa hakfaligo, skrupte malpliiĝis lignaj resuroj de Ganao kaj pli kaj pli altiĝis prezaro de lignaj mebloj. Pro tio bambuo fariĝis bona anstataŭiga materialo. George iom post iom ekŝatis bambuon kaj dum sia libera tempo provis fari bambuajn artaĵojn.

Danke al internacia kunlabora kaj interŝanĝa sistemo kun Ĉinio, George kaj aliaj bambuo-metiistoj el Ganao havis oportunon viziti Ĉinion kaj partopreni en trejna kurso por industria disvolvo organizita de Internacia Bambua kaj Hedera Organizo. Dume ili lernis kaj interŝanĝis teknikojn pri bambuoplekta arto kaj bambuaj mebloj. 

Post reveno al Ganao, George establis la Vivtenan Bambuan Fonduson kaj senpage trejnis pli ol 200 metiistojn. Iliaj produktoj allogis amason da enlandaj kaj alilandaj klientoj. Nun en la “ora marbordo” de Afriko populariĝas “bambua kaj hedera arto”, kio alportas pli da verda disvolva oportuno por la industrio de bambuaj kaj hederaj produktoj de Ganao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree