Ĉinio estas natura membro de Tutmonda Sudo
Yu Publikigita: 2023-09-21 21:10:38

Financado por disvolviĝo, klimatŝanĝiĝo, malegaleco de enspezo kaj similaj zorgoj de landoj de la Tutmonda Sudo fariĝis ĉefaj temoj en la 78a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo ĉeestos multajn kunvenojn dum la sesio por esprimi la postulojn kaj proponojn kiel natura membro de la Tutmonda Sudo.

Kio estas la Tutmonda Sudo? Ĝi aludas novmerkatajn kaj evoluantajn landojn. En la lastaj jaroj, ĉi tiu koncepto ofte aperis en konferencoj kaj komunikaĵoj gvidataj de Usono kaj okcidentaj landoj, fariĝante populara temo en internacia politika rondo. Rilataj fakuloj diris al raportistoj de CGTN (China Global Television Network), ke Usono kaj okcidentaj landoj instrumentigas la koncepton Tutmonda Sudo, provante ekskludi Ĉinion, forpreni la statuson de Ĉinio kiel evoluanta lando, disspliti la tendaron de evoluantaj landoj kaj konservi la akiritajn interesojn kaj hegemonion de evoluintaj landoj.

Ĉu utilas ĉi tiu metodo de Usono kaj Okcidento por dissplito? La lastatempe okazigita Pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio donis klaran respondon. La Havana Deklaracio adoptita en la pintkunveno, en kiun estis enskribitaj kelkaj ideoj kaj proponoj de Ĉinio, diris, ke ĉiuj koncernaj partioj devas strebi por atingi tutmondan disvolviĝon kaj kungajnan kunlaboron kaj antaŭenigi la konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco. Ĉi tio estas signalo de unueco kaj memfortigo sendita de la Tutmonda Sudo kaj denove pruvas, ke Ĉinio estas natura membro de la Tutmonda Sudo.

Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj kunhavas la similajn historiajn de sufero kaj luktado, alfrontas komunajn disvolvajn defiojn kaj taskojn kaj havas similajn vidpunktojn kaj postulojn pri la nuna internacia ordo kaj tutmonda regado. Kiam la Disvolva Programo de la UN publikigis sian raporton Konstruado de la Tutmonda Sudo en 2004, ĝi eksplicite listigis Ĉinion kiel landon de la Tutmonda Sudo.

Nun, Ĉinio sin dediĉas al disvolvado kaj revigligo same kiel aliaj evoluantaj landoj. Kvankam Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio de la mondo, la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2022 kalkuliĝis al 12 741 usonaj dolaroj, kviono de tiu de la evoluintaj ekonomioj kaj sesono de tiu de Usono. En 2021, Ĉinio okupis la 68an lokon de la mondo laŭ la pokapa nacia enspezo kaj la 79an lokon de la mondo laŭ la homa disvolva Indico. Estas videble, ke Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda evoluanta lando agnoskita de diversaj partioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree