Ĉinaj kaj eŭropaj fakuloj diskutis pri homaj rajtoj en seminario
Yu Publikigita: 2023-09-21 17:46:51

Ĉinaj kaj eŭropaj fakuloj kaj oficialuloj kolektiĝis por seminario pri homaj rajtoj merkrede, diskutante pri la vojo de Ĉinio al modernigo kaj la diverseco de homaj rajtoj inter diversaj civilizacioj.

Al la Seminario pri Homaj Rajtoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, 2023, okazigita interrete kaj eksterrete, ĉeestis pli ol 130 fakuloj pri homaj rajtoj, oficialuloj kaj reprezentantoj de politikaj partioj kaj sociaj organizoj.

En la inaŭgura parolado, Baima Chilin, prezidanto de la Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj, alvokis landojn antaŭenigi pozitivan progreson en tutmonda regado de homaj rajtoj per solidareco kaj kunlaboro kaj akceli la liberan kaj ampleksan disvolviĝon de ĉiuj homoj en la procezo de modernigo. Li aldonis, ke ĉiuj landoj ankaŭ devas kunigi manojn por trovi solvojn al problemoj kaj defioj, kiuj ekzistas en la kampo de tutmondaj homaj rajtoj.

"En la epoko de streĉeco en internaciaj rilatoj, estas evidente, ke diversaj klopodoj estas faritaj por armiligi la debaton pri homaj rajtoj," diris Neil Davidson, labor-partia membro de la Ĉambro de Lordoj de Britio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree