Xi renkontiĝis kun kuvajta kronprinco
Qiujieming Publikigita: 2023-09-22 20:47:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun kronprinco de Kuvajto Sheikh Mishal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

La kronprinco estas en Hangzhou por ĉeesti la malferman ceremonion de la 19a Azian Sportkunvenon, kiu okazos sabate.

Xi diris, ke Kuvajto estas la unua araba lando de Persa Golfo starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj la unua lando en Mezoriento subskribi dokumentojn pri kunlaboro de la Zono kaj Vojo kun Ĉinio.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kuvajto faris signifan progreson, rikoltante grandajn fruktojn en diversaj kampoj de kunlaboro, kaj ke Ĉinio volas labori kun Kuvajto por porti la duflankajn rilatojn al novaj altecoj.

Mishal esprimis gratulon al la amika ĉina popolo pro la venonta 74a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la kuvajtaj registaro kaj popolo profunde fieras pri la rilatoj kun Ĉinio kaj estas profunde kontentaj pri la fruktodonaj rezultoj atingitaj de la kunlaboro inter la du landoj.

Mishal diris, ke Kuvajto volas profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj intensigi komunikadon kaj kunlaboron en mezorienta ka golfaj regionoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree