Xi kaj Assad kune anoncis ĉina-sirian strategian partnerecon
Yu Publikigita: 2023-09-22 19:49:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj siria prezidento Bashar al-Assad vendrede anoncis kune la starigon de ĉina-siria strategia partnereco.

La du ŝtatestroj renkontiĝis en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta province Zhejiang, antaŭ la 19a Azia Sportkunveno, kiu malfermiĝos sabate.

Xi diris en la renkontiĝo, ke Sirio estas unu el arabaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj ankaŭ unu el la proponantoj de restarigo de la legitima sidloko de nova Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj, kaj ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 67 jaroj, ĉina-siriaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de internacia situacio, kaj la amikeco inter la du landoj plifortiĝis kun la tempo. Li aldonis, ke fronte al internacia situacio plena de malstabileco kaj necerteco, Ĉinio volas labori plu kun Sirio, firme subteni unu la alian, antaŭenigi amikan kunlaboron kaj kune defendi internacian egalecon kaj justecon.

Assad diris, ke en internaciaj aferoj, Ĉinio ĉiam allinigis sin kun internacia egaleco kaj justeco, kaj subtenis internacian leĝon kaj humanismon, ludante gravan kaj konstrueman rolon. Li aldonis, ke Sirio tre aprezas kaj firme subtenas la Iniciaton Zono kaj Vojo, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, kaj aktive partoprenos en ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree