Xi renkontiĝis kun aganta prezidanto de AOK
Qiujieming Publikigita: 2023-09-22 20:55:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun Raja Randhir Singh, aganta prezidanto de la Azia Olimpika Konsilio (AOK), en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi Jinping esprimis sian dankon al Singh kaj la AOK pro iliaj longtempaj pozitivaj kontribuoj al antaŭenigo de la disvolviĝo de sportoj en Ĉinio, precipe al la preparo por la Azia Sportkunveno de Hangzhou. Xi diris, ke la AOK longtempe dediĉis sin por antaŭenigi olimpikan aferon en Azio kaj akceli pacon kaj disvolviĝon en Azio, kaj atingis pozitivajn rezultojn. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun la AOK por kune antaŭenigi la olimpikan aferon en Azio kaj plifortigi la unuecon de la azia popolo.

Singh esprimis sian dankon al la ĉina registaro pro ĝia longdaŭra subteno al la disvolviĝo de la olimpika afero en Azio kaj pro la okazigo de la Azia Sportkunveno de Hangzhou. La ĉina popolo estas tre varma kaj amika, igante sportistojn kaj gastojn el la tuta mondo senti sin kiel hejme.

Li diris, ke li kredas, ke la Azia Sportkunveno de Hangzhou sukcesos mirinde, kaj li atendas, ke Ĉinio faru plu gravajn kontribuojn al la disvolviĝo de sportoj en Azio.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree