Ĉinio kaj landoj kun samaj idealoj merkrede emfazis la gravecon antaŭenigi inkluzivajn sociojn por profitigi handikapitajn virinojn kaj kontribui al ilia egala vivo kaj disvolviĝo.
Parolante en la daŭranta 54a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, Chen Xu, estro de la Ĉina Misio al la Ĝeneva Oficejo de UN, diris, ke handikapitaj virinoj estas egalaj membroj de la homa familio.
Nome de pli ol 80 landoj, Chen diris en komuna deklaro, ke depost la kvara Monda Konferenco pri Virinoj okazigita en Pekino, la tutmonda afero pri virina disvolviĝo signife progresis. Tamen, handikapitaj virinoj alfrontas tiajn malfacilaĵojn kiel nesufiĉan socian sekurecon, diskriminacion kaj malriĉecon.
La deklaro alvokis, ke la internacia komunumo altigu konscion pri socia inkludo, klopodu por forigi antaŭjuĝojn kaj diskriminacion kontraŭ handikapitaj virinoj, pli bone konigi la aferon de handikapuloj per edukado, kaj disvolvi multnivelan socian subtenan sistemon kaj plibonigi socian sekurecon kaj prizorgan servosistemon por handikapuloj.