Plej alta politika konsilisto emfazas konstrui belan Xinjiang por ĉina modernigo
Qiujieming Publikigita: 2023-09-22 15:24:08

Ĉina plej alta politika kosilisto Wang Huning alvokis klopodojn por plene kaj fidele efektivigo de la politikoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri la regado de Xinjiang en la nova epoko, kaj konstruado de bela Xinjiang en la serĉado de ĉina modernigo.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn en laborkonferenco pri subteno de Xinjiang per programoj de “celhelpo”.

Wang esprimis aprezon al la atingoj kaj spertoj akumulitaj dum la programoj en la nova epoko, rimarkigante, ke tiuj pruvas la avantaĝojn de la gvidado de la KPĈ kaj la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Li postulis klopodojn evoluigi la industrian, edukan kaj kulturan sektorojn kaj ankaŭ antaŭenigi personarajn interŝanĝojn kaj plibonigi interagojn inter malsamaj etnoj en Xinjiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree