Xi renkontiĝis kun prezidanto de IOK
Yu Publikigita: 2023-09-22 20:24:08

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun Thomas Bach, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK) en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris, ke li bonvenigas Bach, malnovan amikon de la ĉina popolo, ĉeesti la Azian Sportkunvenon en Hangzhou, Ĉinio, kaj ke depost lia enoficiĝo kiel prezidanto de IOK, li vizitis Ĉinion multfoje kaj ili kelkfoje renkontiĝis. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sinceran dankon al Bach kaj IOK pro ilia longtempa subteno al la disvolviĝo de la olimpika movado kaj sportoj de Ĉinio.

Bach diris, ke ĉiam, kiam li vizitas Ĉinion, li estas plena de sincereco kaj surprizo. La ĉina registaro donis grandan gravecon al la disvolviĝo de sportoj kaj faris gravajn kontribuojn al la internacia olimpika movado. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis grandan sukceson, kaj la ĉina popolo kaj la homoj tra la mondo daŭre profitos de la heredaĵo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree