Xi renkontiĝis kun siria prezidento
Yu Publikigita: 2023-09-22 17:36:46

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia siria paralelulo Bashar al-Assad vendrede en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Bashar estas en Hangzhou por ĉeesti la malferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno, kiu okazos sabate.

Xi diris en la renkontiĝo, ke li bonvenigas sinjoron prezidenton ĉeesti la malferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou, Ĉinio deziras al siriaj sportistoj bonegajn rezultojn en la sportkunveno. Li diris, ke Sirio estis unu el arabaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj ankaŭ unu el la proponantoj de restarigo de la legitima sidloko de nova Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj, kaj ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 67 jaroj, ĉina-siriaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de internacia situacio, kaj la amikeco inter la du landoj plifortiĝis kun la tempo. Li aldonis, ke tiutage ili kune anoncos la starigon de la ĉina-siria strategia partnereco, kio fariĝos grava mejloŝtono en la historio de duflankaj rilatoj. Li akcentis, ke fronte al internacia situacio plena de malstabileco kaj necerteco, Ĉinio volas labori plu kun Sirio, firme subteni unu la alian, antaŭenigi amikan kunlaboron kaj kune defendi internacian egalecon kaj justecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree