Ĉina ĉefministro Li Qiang vendrede sendis mesaĝon al Evika Silina, esprimante gratulon al ŝi pro la enoficiĝo kiel latva ĉefministro.
Li diris en la mesaĝo, ke en la pasintaj 30 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Latvio, duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis kaj alportis efektivajn avantaĝojn al la du popoloj. Li akcentis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-latvaj rilatoj kaj volas labori kun la latva flanko por plibonigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi ĉina-latvajn rilatojn por glata disvolviĝo.