Xi Jinping kaj Peng Liyuan okazigis bonvenigan bankedon por internaciaj eminentuloj ĉeestantaj al la malferma ceremonio de la 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou
Shanshan Publikigita: 2023-09-23 17:53:45

Tagmeze de la 23-a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bankedon en Xizi Hotelo en Hangzhou, Zhejiang-provinco por bonvenigi internaciajn gastojn, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la malferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou.

Xi Jinping kaj Peng Liyuan varme bonvenigis la eminentajn gastojn, kore manpremis kaj fotis kun ili.

En la nomo de la  ĉinaj registaro kaj popolo, Xi faris parolon, esprimante varman bonvenigon al la internaciaj eminentuloj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la malferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno en Hangzhou.

Xi montris, ke hodiaŭ estas la aŭtuna ekvinokso en la ĉina luna kalendaro. En ĉi tiu tago, kio signifas rikolton kaj reunuiĝon, la flamo de Azia Sportkunveno denove lumiĝos en Ĉinio. Ni pretas kunlabori kun la Azia Olimpika Konsilio (AOK) kaj delegacioj el diversaj landoj kaj regionoj por prezenti al la mondo sportan eventon kun "ĉinaj trajtoj, azia stilo kaj ekscito" kaj fari novajn kontribuojn al la disvolviĝo de la azia kaj internacia olimpikaj movadoj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree