La 22an de septembro ĉina Financa Ministerio deklaris, ke Ĉinio kaj Usono decidis establi du laborgrupojn en la ekonomia kampo.
La ministerio deklaris, ke la movo sekvis la gravajn komunajn komprenojn atingitajn inter la ŝtatestroj de la du landoj en ilia renkontiĝo en Balio, kaj venis post la konsento atingita de He Lifeng, ĉina vicĉefministro kaj ĉina ĉefo por ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj aferoj, kaj usona fiska sekretario Janet Yellen.