Kial Azia Sportkunveno de Hangzhou povas esti subtenata de azia popolo?
Pluveta Publikigita: 2023-09-24 16:02:10

Vespere de la 23a de septembro solene inaŭguriĝis la 19a Azia Sportkunveno de Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang. En la inaŭgura ceremonio, akvo, kiel la kerna elemento, trakuras la tutan ejon, vive interpretante "la ondo vigliĝas en Azio", kio signifas, ke Ĉinio, Azio kaj la mondo en la nova epoko miksiĝas kaj ŝprucas kaj kuras antaŭen, kiel ondo.

Tio estas la tria fojo, ke Ĉinio okazigas la Azian Sportkunvenon post la Azia Sportkunveno de Pekino en 1990 kaj la Azia Sportkunveno de Kantono en 2010. Ĉirkaŭ 12 500 atletoj el 45 landoj kaj regionoj konkursos en 40 sportoj por 481 oraj medaloj dum 15 tagoj. "La plej granda skalo, la plej multo de sportistoj kaj la plej vasta kovrado" – la tri "plej" pruvas la fortan allogon de Ĉinio kaj la fervorajn atendojn de la azia popolo kaj firman subtenon al la Azia Sportkunveno de Hangzhou.

En la pasintaj dekoj da jaroj profitite de la ĝenerala stabileco la ekonomio de Azio kontinue rapide kreskis kaj okupis la 40% de la totala ekonomio de la mondo. La Internacia Mona Fonduso antaŭvidis, ke la ekonomia kontribuo de Azio superos 70% al la tutmonda ekonomia kresko. Dum la procezo krei tiujn “aziajn miraklojn” la Azia Sportkunveno estas atestanto, partoprenanto kaj antaŭenpuŝanto. Fronte al la nuna situacio, en kiu iuj landoj ekster la regiono uzas la pensmanieron de la Malvarma Milito por krei kaj intensigi konfliktojn en Azio kaj subfosi regionan pacon kaj stabilecon, la azia popolo fervoras uzi sporton, komunan lingvon por la homaro, por transdoni la pacon, rezisti al konfrontiĝo inter tendaroj kaj protekti la kvieton de iliaj hejmoj. La Azia Sportkunveno de Hangzhou portas ĉi tiun simplan deziron de la azia popolo.

Ni konas unu la alian, kiom ajn malproksime ni estas, kaj ni ankoraŭ estas najbaroj je miloj da mejloj for. Kun la firma subteno de la azia popolo, la Azia Sportkunveno faros novajn kontribuojn por antaŭenigi disvolviĝon de la olimpika movado kaj akceli unuecon kaj amikecon inter la azia popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree