Dimanĉe Ĉinio sendis urĝajn helpmaterialojn al Libio por helpi ilin fari savadon pro ventego kaj inundo, raportis Ĉina Komunikila Grupo.
La materialoj, kiuj forveturis per aviadilo el Ŝanhajo, inkluzivas tendojn, kovrilojn kaj aliajn ekipaĵojn de urĝa helpado. La ĉina registaro ankaŭ liveros 30 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 4,11 milionoj da dolaroj) por humanitara helpo al Libio.