La 22an de septembro en ĝenerala debato de la 78a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉefministro de Salomonoj Manasseh Sogavare faris paroladon postulante, ke Japanio ĉesigu ellason de nuklee poluita akvo en la maron. Li diris, ke la ellaso estas atako al tutmondaj konfido kaj unueco.
Sogavare diris, ke Salomonoj kaj aliaj pacifikaj insullandoj, kiuj havas saman opinion, ĉiam kune staras kaj surpriziĝas pri la japana ellaso de nuklee poluita akvo en la maron. Estas ne konkludebla la taksa raporto de Internacia Atomenergia Agentejo, kaj la scienca datumo estas ne kompleta. Se la nuklepoluita akvo de Japanio estas sekura, ĝi devas esti stokita en Japanio. La ellaso de nuklepoluita akvo en la maron havas transnaciajn kaj transgeneraciajn efikojn.