Xi Jinping faris gravan instrukcion pri antaŭenigo de novtipa industrigo
CMG Publikigita: 2023-09-25 16:54:43

Lastatempe, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion pri antaŭenigo de novtipa industrigo: la nova marŝado en la nova epoko postulas ĉiuflanke progresigi la konstruadon de potenca lando kaj la grandan aferon de nacia reprosperiĝo per ĉina modernigo.

Xi emfazis, ke antaŭenpuŝi novtipan industrigon estas sistema projekto. Tio postulas tian laboran situacion: la partiaj komitatoj faras unuecan gvidadon, la registaroj respondecas pri efektivigo, la entreprenoj ludas pozitivan rolon, kaj la sociaj fortoj vaste engaĝiĝas, tiel ke ĉiuj sociaj faktoroj kuniĝas en grandan forton, kio antaŭenpuŝas novtipan industrigon, kaj faras pli grandan kontribuon por amplekse konstrui Ĉinion en socialisman modernan potencon.

La Tutlanda Kunveno por Antaŭenigo de Novtipa Industrigo okazis en Pekino de la 22a ĝis la 23a de septembro. En la kunveno oni transdonis la gravan instrukcion de Xi Jinping. Li Qiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree