
La 24an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) faris inspekton en la granata ĝardeno Shiguan en la urbo Zaozhuang de Shandong-provinco. La urbo Zaozhuang estas titolita kiel “hejmo de granato en Ĉinio” kaj estas unu el la regionoj kun plej multe da specoj de granatoj kaj plej vaste plantitaj granatarboj de Ĉinio. En la granata ĝardeno Shiguan estas 48 specoj de granatarboj kaj la ĝardeno areas je 120 mil muoj.