Xi Jinping sendis gratulan leteron al Tutmonda Daŭripova Trafika Forumo
Mirinda Publikigita: 2023-09-25 13:36:12

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Tutmonda Daŭripova Trafika Forumo.

Xi diris, ke konstrui pacan, facilan, efikan, verdan, ekonomian, inkluzivecan kaj flekseblan daŭripovan trafikan sistemon estas grava rimedo por subteni altkvalitan disvolviĝon de ekonomia socio kaj realigi belan deziron “homoj ĝuas trafikon kaj varoj glate iras”. Ĉinio nun rapidigas konstruadon de trafika potenco, plue persistos en kontakto kun la mondo kaj ligo kun la epoko, sin dediĉas al antaŭenpuŝo de tutmonda trafika kunlaboro kaj liveros al la mondo novajn oportunojn per propra disvolviĝo.

Tutmonda Daŭripova Trafika Forumo, organizita de Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, inaŭguriĝis lunde en Pekino kaj la ĉeftemo estas “Daŭripova trafiko: kune kunlaboru por helpi tutmondan disvolviĝon”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree