Li Xi faris oficialan amikan viziton al Brazilo
Mirinda Publikigita: 2023-09-25 13:17:27

Laŭ invito de brazila registaro kaj Laborista Partio, Li Xi, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de KPĈ, komencis sian oficialan amikan viziton al Brazilo de la 18a ĝis la 22a de septembro.

En intervidiĝo kun brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva, Li Xi transsendis intiman saluton de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke la kuranta jaro markas 30an datrevenon de establo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj Brazilo, prezidanto Xi multfoje intervidiĝis kun prezidento Lula kaj faris interŝanĝojn pri kuna malfermo kaj gvido de estonteco de la rilatoj inter la du landoj en nova epoko. La venonta jaro markos 50an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Ni subtenos unu la alian en kernaj demandoj, profundigos ampleksan kunlaboron, plifortigos kunordigon kadre de BRICS-landoj kaj Grupo 20, kaj la KPĈ volas fortigi interŝanĝojn kaj interlernadon por antaŭenigi profundan disvolvon de la rilatoj inter la du flankoj.

Lula transsendis per Li Xi belajn dezirojn al prezidanto Xi kaj emociie rememoris la kontakton kun prezidanto Xi. Lula diris, ke la kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio akiris eminentajn atingojn kaj Brazilo atendas antaŭenigi disvolvan strategian kontakton kaj fortigi kunlaboron en plurflanka mekanismo por akceli mondan pacon kaj disvolvon. La Brazila Laborista Partio volas teni intiman kontakton kun la KPĈ por ludi pozitivan rolon al profundigo de la dulandaj rilatoj kaj amikeco inter la du popoloj.

Dun la vizito, Li Xi intervidiĝis ankaŭ kun vicprezidento, parlamenta prezidanto kaj prezidanto de laborista partio de Brazilo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree