Italo Gianluca Luisi: En Ĉinio mi vivas pli kaj pli bonguste
Ĝoja Publikigita: 2023-09-25 08:30:28

En unua renkontiĝo kun italo Gianluca Luisi, vi certe rigardas lin kun komprena rideto. Li vestas al si nigran komercan eŭropan kostumon, tamen malhelbluan kravaton plenan de amindaj bildoj de ruĝaj kapsiketoj, eĉ sur lia saka tuko estas ĉi tiaj bildoj. Estas surprizita lia glata kaj norma parolado de ĉina moderna komuna parollingvo. Gianluca diris, ke en universitato li lernis la ĉinan lingvon, celante defii la monde plej malfacilan lingvon, sed paŝon post paŝo li trovis, ke la lernado estas precipitiĝo, kompreno kaj aprezo de ĉina kulturo.

"La ĉina lingvo estas ne nur lingvo, sed ankaŭ portanto de granda kulturo. Ĉiu ideogramo enhavas historion kaj kulturon de miloj da jaroj de Ĉinio, la antikva lando. Vi lernas ne nur lingvon, sed ankaŭ kompleton de filozofio kaj logiko. Ekzemple, la ideografiaĵo '太' signifas maksimumon aŭ minimumon. Tio tiam estis tute nekonata 'spaco' malfermita por mi."

En 2010, Gianluca gajnis oportunon lerni en la Pekina Universitato kiel interŝanĝa studento. Kvar jarojn poste, li sukcesis en ekzameno kaj fariĝis laboranto de la itala ĝenerala konsulejo en ĉina municipo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio.

En la trijara laborado en la konsulejo Gianluca partoprenis en multaj projektoj por kulturaj interŝanĝoj inter Italio kaj Ĉinio. Dume li havis profundajn rilatojn kun kapsiko.

"Dum la Monda Pokalo de Federacio Internacia de Piedpilka Asocio, ni lanĉis aktivadojn, inkluzive de invito al ordinaraj chongqing-anoj spekti matĉojn en la hejmo de itala ĝenerala konsulo ĉe Chongqing. Ni ankaŭ organizis ĉiujare serion da kulturaj aktivadoj sub la temo 'Itala Aŭtuno'. Ni amasigis ĉiujn kulturajn aktivadojn en unu framon kaj establis fiksan premion nomatan 'ora kapsiko', ĉar ni scias, ke ĉinoj en la ĉina sudokcidenta landparto tre ŝatas manĝi kapsikon, tial ni nomis la premion tiel kaj disdonas ĝin al personoj kaj entreprenoj, kiuj faris kontribuon al interŝanĝoj inter Italio kaj la ĉina sudokcidenta regiono."

La jaro 2017 estis grava nodo por Gianluca. Ĉar li devis elekti ĉu reveni al Italio aŭ resti plu en Ĉinio. Finfine li elektis resti plu kaj oficiale komencis sian "akra-gustan vivon" en Ĉinio.

Gianluca diris, ke tiam ĉina kapsiko estis eksportata ĉefe kiel duonfinita produkto. Sed li opiniis, ke ankoraŭ troviĝas granda spaco por ke oni elfosu multajn profundajn valorojn de ĉina kapsiko.

"La unua estas kultura valoro kaj la dua, komerca. Ĉinoj havas multajn uzojn de malsamaj kapsikoj. Kaj en Ĉinio 'akra gusto' ne estas ununura, fakte ĝi kombinas multajn gustojn, pro tio naskiĝis kunmetitaj spicoj. La tria estas uztempo de kapsiko, en aliaj landoj oni multe uzas kapsikon kiel la lastan spicon dum kuirado, tamen en Ĉinio kapsiko estas ne nur spico, sed ankaŭ kruda materialo, kaj ofte la unua metata materialo por kuirado."

Gianluca kun diverslandaj lertuloj pri kapsiko fondis mondan ligon de kapsiko, kiu laboras por ke kapsiko estu la ponto de internaciaj interkulturaj interŝanĝoj. Lastjare Gianluca prezentis al siaj samlandanoj ĉinajn bongustaĵojn en la speciala novaĵ-programo de la unua kanalo de itala nacia televida stacio.

Nun Gianluca kaj lia teamo jam esploris kaj ekspluatis pli ol cent kapsikajn produktaĵojn varme ŝatatajn de klientoj eksterlandaj. Gianluca diris, ke li plej multe ŝatas piediri en bazaron matene, rigardante ruĝajn kapsikojn en sakoj, kiuj estas plenaj de vigleco kaj eligas guston de prospero kaj feliĉo. Kaj lia vivo en Ĉinio estas pli kaj pli bongusta.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree