Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj kaj ankaŭ gravaj kunlaboraj partneroj. Fortigo de kunlaboro inter la tri landoj komformas la komunajn interesojn de ili. Ĉinio donas grandan gravecon al kunlaboro inter Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio kaj subtenas Sud-Koreion kiel la prezidanta lando de la tri-landa kunlaboro.
Wang Wenbin, la proparolanto faris la rimarkojn respondante la demandon pri la labora kunveno inter Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio okazigita en Seulo.