Kion signifas tutmondaj kapitaloj aldoniĝantaj al A-akcioj de Ĉinio?
CMG Publikigita: 2023-09-26 14:59:27

La Investokompanio Mubadala, kiu estas suverena riĉaĵofonduso de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, establis oficejon en Pekino; mezorientaj suverenaj riĉaĵfondusoj kun reprezentantoj kiel Abudabia Investaŭtoritato kaj Kuvajta Investaŭtoritato investis en ĉirkaŭ 60 borskvotitaj kompanioj de A-akcioj… Mezorientaj kapitaloj nun rapidigas siajn paŝojn en Ĉinion. Analizistoj sugestis, ke el la internaciaj investokompanioj ĉiu volas kapti la disvolvan ŝancon de la due granda ekonomio kaj la due granda kapitalmerkato en la mondo.  

Sed iuj usonaj kaj okcidentaj amaskomunikiloj faris bruojn. Lastatempe ili troigas “konkuran retiriĝon de eksterlandaj kapitaloj el A-akcioj de Ĉinio je preteksto de operacia reĝustigo de BlackRock, tutmonda kapital-mastruma kompanio, kaj de la Norvegia Suverena Fonduso. Kio estas la vero en la afero? 

Koncerna fakulo diris al la kanalo Komento, ke post la troigo farita de Usono kaj okcidentaj landoj troviĝas pluraj intencoj. El la strategio pri Ĉinio Usono erare rigardas Ĉinion sia plej granda strategia rivalo kaj prenas ĉinajn ekonomiajn kampojn kiel siajn ĉefajn atakopunktojn. Lastatempe, usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj seninterrompe “malkantas” pri la ĉina ekonomio, celante ja malpliigi la konfidon de la ekstera mondo pri la ĉina ekonomio, redukti la antaŭvidon pri la ĉina disvolviĝo, kaj fine bridi la evoluan tendencon de Ĉinio.

El la politika angulo “kontraŭi Ĉinion” jam fariĝas “politika ĝusteco” en la usona politika medio. Precipe tiam, kiam la usona elektado proksimiĝos, iuj usonaj politikistoj volas akiri pli multe da voĉdonoj el la “malkanto” pri la ĉina ekonomio.

Kial tutmondaj kapitaloj favoras la ĉinan merkaton? Koncerna fakulo donis respondon, ke en la ĉina kapitala merkato sin trovas grandegaj investaj ŝancoj kaj disvolva potencialo. Ĉinio estas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj en la mondo kaj, por la stabila funkciado de la monda kapitala merkato, ĝi estas firma bazo; teknologia progreso de Ĉinio kreas multe da novaj industrioj kaj portas eblojn de investado; kaj nuntempe, la kurzo de la ĉinaj akcioj estas relative malalta, do investo en ili estas bona ideo.

Investado de internaciaj financaj institucioj kaj investantoj en Ĉinio estas bonvena, ĉar ili povas kunĝui la dividendon de kreskado de la ĉina ekonomio. La agado, ke tutmondaj kapitaloj aldoniĝas al A-akcioj de Ĉinio, jam klarigas, ke la ĉina kapitala merkato kaj la ĉina ekonomio indas je favoro, kaj diversspecaj teorioj pri “disfalo de Ĉinio” definitive disfalos.   

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree