Eritreaj malsanuloj reposedas fidon pri resanigo pro akupunkturo kaj mokso
Ĝoja Publikigita: 2023-09-26 08:13:42

La 18-a de aŭgusto, 2023, vendrede, serena post nuba

Mi estas membro de la 16-a ĉina kuraca teamo helpanta Eritreon, akupunkturisto de la Unua Hospitalo Dependa de Henan-a Universitato de Ĉina Tradicia Medicino kaj Medikamento. Nun mi laboras en Eritrea Asmera Fizikoterapia Centro por unujara kuraca helpado.

Eritreo situas ĉe la bordo de la Ruĝa Maro kaj estas unu el la plej malevoluintaj landoj de la mondo. Antaŭ ol veni ĉi tien, mi havis ĝeneralan imagon pri la lando konsultinte librojn kaj dokumentojn. Tamen kiam ni atingis la landon, ni renkontis grandajn defiojn pro manko de akvo, elektro kaj ekipaĵoj dum nia kuraca helpado. Sed estas neatendite, ke kiel trezoro de nia tradicia medicino kaj medikamento, akupunkturo kaj mokso estas ege bonvenigata en Eritreo.

Nun en Eritreo du hospitaloj, inkluzive de Eritrea Asmera Fizikoterapia Centro, povas fari kuracadon de akupunkturo kaj mokso, kaj estroj de la fakoj de akupunkturo kaj mokso en la du hospitaloj lernis en Ĉinio pli ol unu jaron, ili bone konas rutinajn akupunkturajn punktojn kaj akupunkturajn metodojn. Ekzemple en la Eritrea Asmera Fizikoterapia Centro, kie mi laboras, la estro dufoje lernis akupunkturon kaj mokson respektive en la jaroj 2007 kaj 2009, ĉiufoja lernado daŭris je pli ol duona jaro. Nun en la centro preskaŭ 50 malsanuloj ĉiutage ricevas kuracadon de akupunkturo kaj mokso, kaj plejpartaj suferas malfacile kuraceblajn malsanojn, kiel vizaĝparalizon, kolspondilozon, lumbodoloron kaj skapolagion.

Tamen estas malsamaj kuracadoj de akupunkturo kaj mokso en Afriko kaj en Ĉinio. Unue pro limigo de afrikaj kondiĉoj, ni devas foje-refojan uzadon de nadloj, kio senpintigis ilin. Cetere, lokanoj havs relative dikan kaj molaĉan haŭton, tre malfacilas piki ilian korpon per akupunktura pinglo. Due, la esenco de akupunkturo estas kombina uzado de metodoj, tamen lokaj akupunkturistoj ne havas multajn klinikajn spertojn, por ili estas malfacile kombine praktiki la metodojn.

Preskaŭ al ĉiu kuraca teamo helpanta Afriko aliĝis akupunkturistoj, kio montras, ke akupunkturo kaj mokso estas bonvenigata en aliaj landoj, samtempe enkorpigas la esperon, ke pli kaj pli da afrikanoj persone spertos profundecon kaj grandecon de la ĉina tradicia medicino kaj medikamento. Nun en Eritreo la solaj du akupunkturistoj lokaj tre baldaŭ emeritiĝos, mankas posteuloj, kiuj regas la teknologion, ni urĝe helpas lokanojn por kultivi kaj trejni novajn junajn akupunkturistojn. Tial instruado estas nia grava tasko en ĉiutaga laborado.

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la disvolvo de ĉina kuraca helpado al Afriko, ankaŭ la 30-a datreveno de la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eritreo. En la speciala jaro mi esperas, per mia propra diligenta laborado, vere kontribui mian energion por ke la ĉina akupunkturo kaj mokso vere restu en Eritreo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree