Xi Jinping faris gravan instrukcion pri antaŭenigo de konstruado de liberkomerca ekzempla zono
Mirinda Publikigita: 2023-09-26 21:55:09

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping lastatempe faris gravan instrukcion pri profunda antaŭenigo de konstruado de liberkomerca ekzempla zono kaj diris, ke konstruado de liberkomerca ekzempla zono estas grava strategia rimedo de la Centra Komitato de la KPĈ por antaŭenigi reformon kaj malfermon en la nova epoko. En la pasintaj dek jaroj, diversaj liberkomercaj zonoj efektivigis decidojn de la Centra Komitato de la KPĈ, liberigis pensojn kaj faris novigojn, praktikis amason da bazaj kaj kreivaj rimedoj de reformo kaj malfermo kaj akiris simbolajn kaj antaŭecajn fruktojn en sistema novigo kaj efike ludis sintezan ekzemplan rolon de reformo kaj malfermo. 

Xi akcentis, ke sur la nova vojaĝo, ni devas surbaze de ampleksa resumo de spertoj en la pasintaj dek jaroj, profunde praktiki la strategion de liberkomerca ekzempla zono, kuraĝe fari esploradon en pli vasta kaj pli profunda nivelo, klopode konstrui pli altnivelan liberkomercan ekzemplan zonon. Ni devas persisti en la kompleta gvidado de la partio kaj en altnivela malfermo kaj sistema novigo, kunordigi disvolvon kaj sekurecon, altnorme adaptiĝi al internaciaj ekonomikomercaj reguloj, profunde antaŭenigi sisteman malfermon, plifortigi kompletan projektadon kaj sisteman kolektadon de reformo, antaŭenpuŝi novigan disvolviĝon de plena industria ĉeno, por ke la liberkomercaj ekzemplaj zonoj pli bone ludu sian rolon. 

La kunsido pri dek-jariĝo de konstruado de liberkomerca ekzempla zono okazis en Pekino marde. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree