“Filma Festivalo de Ĉinio 2023” okazis en Santiago, Ĉilio
CMG Publikigita: 2023-09-26 15:01:16

Okaze de la dekjariĝo de la iniciato “Zono kaj Vojo”, nome en la 25a de septembro laŭ la loka tempo, Ĉina Komunika Grupo kune kun la Ekonomia Komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio okazigis la projekcian aktivadon “Filma Festivalo de Ĉinio 2023” en Santiago, Ĉilio, kie sidas la organizaĵo. La festivalo prezentas per filmoj la koncepton pri la homa sortkomunumo kaj rakontojn pri la kunkonstruado de “Zono kaj Vojo” fare de Ĉinio kaj la mondo.

En sia salutparolado Sheng Haixiong, direktoro de Ĉina Komunika Grupo, diris, ke en 2013 la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton “kunkonstrui ekonomian zonon de silka vojo” kaj “kunkonstrui surmaran silkan vojon de la 21a jarcento”. La iniciato “Zono kaj Vojo” ĉiam estas tenata per la principo de komuneco en konsilo, konstruo kaj divido, kaj tio igas harmoniaj ĉiujn landojn partoprenantajn en la konstruado. Tia komuna idealo sincere kunlabori estas ja la komenca ideo de Ĉina Komunika Grupo por “Filma Festivalo de Ĉinio”. Ĉina Komunika Grupo volas kune kun ĉiuj amikoj enlandaj kaj eksterlandaj prezenti la koncepton pri la homa sortkomunumo kaj rakontojn pri “Zono kaj Vojo”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree