Laŭ raporto de NBC en la 24a de septembro, usona Kongreso malfacile atingis konsenton pri akto de mallongtempaj elspezoj, Usono vizaĝos al stagno de la registaro ene de du semajnoj, ekonomikistoj avertis, ke ĉifoja stagno eble trafos la jarfinan ekonomion de Usono.
Nun la usona registaro havas kelkajn buĝetajn aktojn diskutatajn, tamen neniu el ili estos aprobita de la du ĉambroj. Parlamentanoj de la Kongreso devas atingi konsenton antaŭ la meznokto de la 30a de septembro, male estos elĉerpita kapitalo de registaraj departementoj.
Mark Zandi, unua ekonomikisto de analiza kompanio Moody's Analytics diris, ke se stagno de la registaro daŭros ĝis la jarfino, la lando dronos en ekonomia regreso.