La Maputa Ponto estas “ponto de revo” en la koro de Mozambiko
Mirinda Publikigita: 2023-09-27 23:04:03

En Maputo, la ĉefurbo de Mozambiko la Maputa Ponto konstruita de ĉina entrepreno jam sekure funkciis preskaŭ kvin jarojn. Ĝi ne nur estas simbola konstruaĵo de la urbo, sed ankaŭ brila nomkarto de konstruado de Zono kaj Vojo en Afriko. 

La Maputa Ponto estas “ponto de revo” en la koro de Mozambiko kaj multe mallongigis la trafikan tempon de lokanoj, altigis la nivelon de ŝosea reto kaj akcelis varan transporton, kaj ekologian turismon.

Maputa Golfo estas natura obstaklo en la loko kaj longtempe kaŭzis seriozan neekvilibron de ekonomia kaj socia disvolvo de la du bordoj de la golfo. Konstruado de la transmara ponto estis multjara deziro de la mozambika popolo. Novembre de 2018 la revo estis realigita kaj la Maputa Ponto konstruita de ĉina entrepreno oficiale ekfunkciis. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree