Xi Jinping: Ni devas ĉiam resti antaŭe kaj fari nian plejeblecon por komponi novan ĉapitron de la ĉineca modernigo
CMG Publikigita: 2023-09-27 14:24:20

Lastatempe, kiam Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris inspektadon en la provinco Zhejiang, li emfazis, ke ni devas precize kaj totale efektivigi la novan koncepton pri disvolvo, formi novan evoluigan situacion, konstrui ekzemplan regionon de komuna riĉiĝo, kaj per tio montri la superecon de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Ni devas ĉiam resti antaŭe kaj fari nian plejeblecon por komponi novan ĉapitron de la ĉineca modernigo en Zhejiang.

Xi faris inspektadon en Yiwu, Zhejiang-provinco 

Xi faris inspektadon en Yiwu, Zhejiang-provinco

Xi notis, ke Zhejiang devas antaŭiri kun sia supereco de teknologioj kaj novokreo kaj igas sin ekzemplo en la irado de komuna riĉiĝo. Malgrandigi la distancon inter urbaro kaj kamparo, inter regionoj, kaj inter enspezoj estas nia esenca tasko, kaj por tio ni devas perfektigi la sistemon kaj reĝimon.

Xi Jinping faris inspektadon en Zhuji, Zhejiang-provinco

Xi Jinping faris inspektadon en urbo Shaoxing, Zhejiang-provinco

Posttagmeze de la 24a de septembro, revenante al Pekino, Xi Jinping faris esploradon en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong. Kiam li eksciis, ke la loko plenforte disvolvas la profundan prilaboradon de granatoj kaj ilian plantadon en potoj, kaj tio multe pliigas la enspezojn de kamparanoj, li estis tre kontenta. Li emfazis, ke por famigi produktomarkojn kaj altigi produktan kvaliton oni devas plifortigi merkatan konkurencpovon kaj sintezan efikon, kaj definivite konduki kamparanojn al riĉeco.

Xi faris inspektadon en Zaozhuang, Shandong-provinco

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree