Xi Jinping: aktive partopreni en reformo de MKO kaj altigi altnivelan malferman kapablon
Mirinda Publikigita: 2023-09-27 21:54:10

Merkrede posttagmeze la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis la 8an kunan lernadon pri reguloj de la Monda Komerca Organizo kaj pri reformo de la MKO. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, prezidis la lernadon kaj akcentis, ke la MKO estas grava subtenilo de multflankismo kaj grava scenejo por tutmonda ekonomia regado. Necesa reformo por la MKO estas ĝenerala komuna kono kaj tendenco. Ni devas pli bone kunordigi du situaciojn enlandan kaj internacian, pli bone revizii la rilatojn inter disvolvo kaj sekureco, profunde koni gravecon kaj urĝecon de partopreno en la reformo de la MKO, kaj kun pli aktiva historia respondeco kaj kreiva spirito, amplekse partopreni en reformo de la MKO kaj akordigo de internaciaj ekonomikomercaj reguloj kaj akceli profundan reformon kaj altkvalitan disvolvon per altnivela malfermo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree